1 Samuel 1:24 Cross References - Esperanto

24 Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.

Numbers 15:9-10

9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

Deuteronomy 12:5-6

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

Deuteronomy 12:11

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

Deuteronomy 16:16

16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

Joshua 18:1

1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.

1 Samuel 4:3-4

3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.