1 Samuel 1:22 Cross References - Esperanto

22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam.

Exodus 21:6

6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

Leviticus 25:23

23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.

Deuteronomy 16:16

16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

Joshua 4:7

7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

1 Samuel 1:11

11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.

1 Samuel 1:28

28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

1 Samuel 2:11

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

1 Samuel 2:18

18 Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

1 Samuel 3:1

1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

Psalms 23:6

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalms 27:4

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalms 110:4

4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Luke 2:22

22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

Luke 2:41-42

41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo. 42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.