1 Samuel Cross References - Esperanto

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn. 3 Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn; 5 kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron. 6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron. 7 Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis. 8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9 Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo. 10 Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon. 12 Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon. 13 HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18 Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja. 19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin. 20 Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis. 21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon. 22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam. 23 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin. 24 Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna. 25 Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26 Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo. 27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

Joshua 17:17-18

17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon, 18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.

Joshua 24:33

33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

Judges 12:5

5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,

Judges 17:1

1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.

Judges 19:1

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

Ruth 1:2

2 La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

1 Samuel 1:19

19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.

1 Samuel 9:5

5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.

1 Samuel 17:12

12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.

1 Kings 11:26

26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.

1 Chronicles 6:25-27

25 La filoj de Elkana:Amasaj kaj Ahximot. 26 Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Nahxat; 27 lia filo:Eliab; lia filo:Jerohxam; lia filo:Elkana.

1 Chronicles 6:34

34 filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx,

Matthew 27:57

57 Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

Genesis 4:19

19 Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

Genesis 4:23

23 Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

Genesis 16:1-2

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj.

Genesis 25:21

21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

Genesis 29:23-29

23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi. 24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. 25 Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis? 26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan. 27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn. 28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon. 29 Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.

Genesis 29:31

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.

Deuteronomy 21:15-17

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: 16 tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito; 17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

Judges 8:30

30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

Judges 13:2

2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoahx; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.

Matthew 19:8

8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.

Luke 1:7

7 Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.

Luke 2:36

36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

Exodus 23:14

14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.

Exodus 23:17

17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.

Exodus 34:23

23 Tri fojojn en la jaro cxiuj viaj virseksuloj aperu antaux la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.

Deuteronomy 12:5-7

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. 7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 12:11-14

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi. 13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun vi vidos; 14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru cxion, kion mi ordonas al vi.

Deuteronomy 16:16

16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;

Joshua 18:1

1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.

Judges 18:31

31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.

1 Samuel 1:9

9 Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.

1 Samuel 1:21

21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.

1 Samuel 2:12-17

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon, 13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux en la poton aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en SXilon. 15 Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan. 16 Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto. 17 La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

1 Samuel 2:34

34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.

1 Samuel 3:13

13 Mi sciigis al li, ke Mi jugxos lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.

1 Samuel 4:4

4 Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.

1 Samuel 4:11

11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas, mortis.

1 Samuel 4:17-18

17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita. 18 Apenaux li menciis la keston de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.

Psalms 78:60

60 Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;

Jeremiah 7:12-14

12 Iru do al Mia loko en SXilo, kie Mi antauxe logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael. 13 Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas: 14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.

Luke 2:41

41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo.

Leviticus 3:4

4 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

Leviticus 7:15

15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.

Deuteronomy 12:17-18

17 Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; 18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.

Deuteronomy 16:11

11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Genesis 16:1

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.

Genesis 20:18

18 CXar la Eternulo estis sxlosinta cxiujn uterojn en la domo de Abimelehx pro Sara, la edzino de Abraham.

Genesis 29:30-31

30 Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn. 31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.

Genesis 30:2

2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?

Genesis 43:34

34 Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.

Genesis 45:22

22 Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

Deuteronomy 21:15

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:

Leviticus 18:18

18 Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo.

Job 6:14

14 Al malfelicxulo decas kompato de amiko, Ecx se li forlasas la timon antaux la Plejpotenculo.

Job 24:21

21 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

1 Samuel 2:19

19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun sia edzo, por alporti la cxiujaran oferon.

Ruth 4:15

15 kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.

2 Samuel 12:16-17

16 Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero. 17 Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.

2 Kings 8:12

12 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.

Psalms 43:4

4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

Isaiah 54:1

1 GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.

Isaiah 54:6

6 CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.

John 20:13

13 Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

John 20:15

15 Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

1 Thessalonians 5:14

14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.

1 Samuel 3:3

3 kaj la lucerno de Dio ankoraux ne estingigxis, kaj Samuel kusxis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;

1 Samuel 3:15

15 Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.

2 Samuel 7:2

2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.

Psalms 5:7

7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.

Psalms 27:4

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalms 29:9

9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

Genesis 50:10

10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.

Judges 21:2

2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie gxis la vespero antaux Dio, kaj levis sian vocxon kaj forte ploris,

Ruth 1:20

20 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;

2 Samuel 13:36

36 Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

2 Samuel 17:8

8 Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.

2 Kings 20:3

3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

Job 7:11

11 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

Job 9:18

18 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

Job 10:1

1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

Psalms 50:15

15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Isaiah 38:15

15 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.

Jeremiah 13:17

17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

Jeremiah 22:10

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.

Lamentations 3:15

15 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

Luke 22:44

44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

Hebrews 5:7

7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

Genesis 8:1

1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis.

Genesis 28:20

20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,

Genesis 29:32

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

Genesis 30:22

22 Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron.

Exodus 4:31

31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

Numbers 6:5

5 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.

Numbers 6:8

8 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.

Numbers 6:11

11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.

Numbers 21:2

2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

Numbers 30:3-8

3 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aux ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco, 4 kaj sxia patro auxdos sxian promeson, kaj la ligon, kiun sxi metas sur sian animon, kaj sxia patro silentos pri tio; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras. 5 Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi. 6 Se sxi farigxos edzino, kaj sur sxi estos sxiaj promesoj, aux vorto, kiu elglitis el sxia busxo kaj ligis sxian animon, 7 kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.

Judges 11:30

30 Kaj Jiftahx faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

Judges 13:5

5 cxar jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tusxi lian kapon, cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filisxtoj.

2 Samuel 16:12

12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.

Psalms 25:18

18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

Psalms 132:1-2

1 Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn; 2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

Ecclesiastes 5:4

4 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.

Luke 11:8-10

8 Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10 CXar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.

Luke 18:1

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,

Ephesians 6:18

18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

Colossians 4:2

2 En pregxado persistu, viglante en gxi kun danko;

1 Thessalonians 5:17

17 pregxu sencxese;

James 5:16

16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

Genesis 24:42-45

42 Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras! 43 Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo, 44 kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro. 45 Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min.

Nehemiah 2:4

4 Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,

Psalms 25:1

1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

Zechariah 9:15

15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

Acts 2:13

13 Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.

Romans 8:26

26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

1 Corinthians 13:7

7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

Joshua 22:12-20

12 Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, por iri kontraux ilin milite. 13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar, 14 kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael. 15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante: 16 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo? 17 CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael? 18 Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael. 19 Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio. 20 Jen, Ahxan, filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.

Job 8:2

2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

Job 11:14

14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

Job 22:23

23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

Psalms 62:3

3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

Proverbs 4:24

24 Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.

Proverbs 6:9

9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?

Matthew 7:1-3

1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj. 2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. 3 Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?

Ephesians 4:25

25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

Ephesians 4:31

31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

Job 30:16

16 Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

Psalms 42:4

4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

Psalms 62:8

8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

Psalms 142:2-3

2 Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.

Psalms 143:6

6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

Proverbs 15:1

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.

Proverbs 25:15

15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.

Lamentations 2:19

19 Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.

Deuteronomy 13:13

13 Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;

1 Samuel 2:12

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,

1 Samuel 10:27

27 Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.

1 Samuel 25:25

25 Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, cxar kia estas lia nomo, tia li mem estas:Nabal estas lia nomo, kaj malsagxecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.

Job 6:2-3

2 Se estus pesita mia cxagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado, 3 GXi estus nun pli peza, ol la sablo cxe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

Job 10:1-2

1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo. 2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

Matthew 12:34-35

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn, estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas. 35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.

Judges 18:6

6 Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.

1 Samuel 25:35

35 Kaj David prenis el sxia mano tion, kion sxi alportis al li, kaj li diris al sxi:Iru pace al via domo; vidu, mi auxskultis vian vocxon kaj honoris vian vizagxon.

1 Samuel 29:7

7 Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la estroj de la Filisxtoj.

2 Kings 5:19

19 Tiu diris al li:Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,

1 Chronicles 4:10

10 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

Psalms 20:3-5

3 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela. 4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

Mark 5:34

34 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

Luke 7:50

50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

Luke 8:48

48 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

Genesis 32:5

5 Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.

Genesis 33:8

8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

Genesis 33:15

15 Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

Ruth 2:13

13 Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

Ecclesiastes 9:7

7 Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.

John 16:24

24 GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

Romans 15:13

13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

Philippians 4:6-7

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Genesis 4:1

1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.

Genesis 21:1

1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.

1 Samuel 1:1

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.

1 Samuel 1:11

11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.

1 Samuel 2:11

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

1 Samuel 9:26

26 Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.

Psalms 5:3

3 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

Psalms 25:7

7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Psalms 55:17

17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj gxemas; Kaj Li auxskultas mian vocxon.

Psalms 119:147

147 Antaux la matenrugxo mi vokas; Vian vorton mi fidas.

Psalms 136:23

23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

Mark 1:35

35 Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.

Luke 23:42

42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.

Genesis 4:25

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.

Genesis 5:29

29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.

Genesis 16:11

11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon.

Genesis 29:32-35

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 30:6-21

6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer. 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto. 17 Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar. 19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.

Genesis 41:51-52

51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro. 52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.

Exodus 2:10

10 Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

Exodus 2:22

22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

Matthew 1:21

21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

Genesis 18:19

19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Deuteronomy 12:11

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

1 Samuel 1:3

3 Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.

Psalms 101:2

2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

Exodus 21:6

6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

Leviticus 25:23

23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.

Joshua 4:7

7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

1 Samuel 1:28

28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

1 Samuel 2:18

18 Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

1 Samuel 3:1

1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

Psalms 23:6

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalms 110:4

4 La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Luke 2:22

22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

Luke 2:41-42

41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo. 42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;

Genesis 21:7-8

7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco. 8 Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.

Numbers 30:7-11

7 kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi. 9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi. 10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon, 11 kaj sxia edzo auxdis kaj silentis, ne malpermesis al sxi; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.

1 Samuel 1:17

17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.

2 Samuel 7:25

25 Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

Psalms 22:9

9 Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

Isaiah 44:26

26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj; kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

Matthew 24:19

19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!

Luke 11:27

27 Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.

Numbers 15:9-10

9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

Deuteronomy 12:5-6

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

1 Samuel 4:3-4

3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.

Luke 18:15-16

15 Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin. 16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.

Genesis 42:15

15 Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.

1 Samuel 17:55

55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.

1 Samuel 20:3

3 Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.

2 Samuel 11:11

11 Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

2 Samuel 14:19

19 Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.

2 Kings 2:2

2 Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.

2 Kings 2:4

4 Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.

2 Kings 2:6

6 Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.

2 Kings 4:30

30 Sed la patrino de la knabo diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis, kaj iris post sxi.

1 Samuel 1:11-13

11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon. 12 Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon. 13 HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.

Psalms 6:9

9 Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

Psalms 66:19-20

19 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo. 20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psalms 116:1-5

1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.

Psalms 118:5

5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

Matthew 7:7

7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;

1 John 5:15

15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

Genesis 24:26

26 Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.

Genesis 24:48

48 Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.

Genesis 24:52

52 Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo.

1 Samuel 1:22

22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam.

2 Timothy 3:15

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.