1 Kings 1:1 Cross References - Esperanto

1 La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.

Genesis 18:11

11 Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.

Genesis 24:1

1 Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio.

Joshua 23:1-2

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

2 Samuel 5:4

4 La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.

1 Chronicles 23:1

1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael.

1 Chronicles 29:27-28

27 La tempo, dum kiu li regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn. 28 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de agxo, ricxeco, kaj gloro; kaj anstataux li ekregxis lia filo Salomono.

Psalms 90:10

10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

Luke 1:7

7 Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.