1 Kings 18:43 Cross References - Esperanto

43 Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.

Genesis 32:26

26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

Psalms 5:3

3 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

Habakkuk 2:3

3 CXar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.

Luke 18:1

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,

Luke 18:7

7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

Ephesians 6:18

18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

Hebrews 10:36-37

36 CXar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. 37 CXar ankoraux iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.