1 John 3:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

Deuteronomy 18:15-19

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li. 19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

Psalms 2:12

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Matthew 22:39

39 Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Mark 9:7

7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.

John 6:29

29 Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.

John 13:34

34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian.

John 14:1

1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.

John 15:12

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

Acts 16:31

31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

1 Thessalonians 4:9

9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

1 Timothy 1:15

15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

1 Peter 1:22

22 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

1 Peter 4:8

8 antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj;

1 John 2:8-10

8 Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. 9 Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun. 10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo.

1 John 3:11

11 CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian;

1 John 4:21

21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.