1 Corinthians 2:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,

Judges 14:15

15 En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

Judges 16:5

5 Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

2 Samuel 14:17-20

17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi. 18 Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli. 19 Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn. 20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

2 Samuel 15:2-6

2 Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael, 3 Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo. 4 Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston! 5 Kaj kiam iu alproksimigxis, por adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin. 6 Tiel Absxalom agis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj iris por jugxo al la regxo; kaj Absxalom sxtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.

1 Kings 22:13-14

13 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon. 14 Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.

2 Chronicles 18:19-21

19 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. 20 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio? 21 Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

Proverbs 7:21

21 SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris.

Proverbs 20:19

19 Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.

Jeremiah 20:10

10 CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

Ezekiel 13:6

6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antauxdiro estas mensogo. Ili diras:La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumigxos.

Ezekiel 13:10-11

10 Pro tio, gxuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antauxdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili sxmiras gxin per maltauxga mortero- 11 diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos.

John 16:8-15

8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita. 12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Acts 20:27

27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.

Acts 26:28

28 Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano.

Romans 15:19

19 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;

Romans 16:18

18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

1 Corinthians 1:17

17 CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.

1 Corinthians 2:1

1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.

1 Corinthians 2:13

13 Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

1 Corinthians 4:20

20 CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.

Galatians 1:10

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Colossians 2:4

4 Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.

1 Thessalonians 1:5

5 cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

1 Peter 1:12

12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

2 Peter 1:16

16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

2 Peter 2:18

18 CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.