1 Chronicles 28:13 Cross References - Esperanto

13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;

1 Kings 7:1-51

1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje. 5 Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje. 6 Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto. 10 En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo. 13 La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon. 14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn. 15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj. 23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe. 24 Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi. 25 GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen. 26 GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj. 30 Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj. 31 GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono. 33 La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita. 34 Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem. 35 Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem. 36 Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe. 37 Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj. 39 Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente. 40 Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo: 41 la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj; 42 kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj; 43 kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj; 44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro; 45 kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro. 46 En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan. 47 Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 48 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono; 49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; 50 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro. 51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

1 Chronicles 9:29

29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri cxiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromajxoj.

1 Chronicles 23:6

6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

1 Chronicles 24:1-19

1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj. 3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado. 4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj. 7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim, 9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja, 12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim, 13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab, 14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec, 16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel, 17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul, 18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.

1 Chronicles 25:1-31

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8 Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9 La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14 la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15 la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16 la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17 la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18 la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19 la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20 la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21 la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22 la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23 la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24 la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25 la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26 la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27 la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28 la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29 la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30 la dudek-tria por Mahxaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31 la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

Ezra 8:25-30

25 Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

Ezra 8:33

33 En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.