1 Chronicles 16:5 Cross References - Esperanto

5 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj;

1 Chronicles 6:39

39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea,

1 Chronicles 15:16-24

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo. 23 Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto; 24 SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.

1 Chronicles 25:1-6

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5 CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.

2 Chronicles 29:25

25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.