23 Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:
1 Chronicles 12:23 Cross References - Esperanto
1 Samuel 16:1
1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.
1 Samuel 16:3
3 Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
1 Samuel 16:12-13
12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.
13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.
2 Samuel 2:3-4
2 Samuel 3:18
18 nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj.
2 Samuel 5:1-3
1 Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;
2 jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.
1 Chronicles 10:14-11:3
14 sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.
1 Chronicles 11:10
10 Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.
Psalms 2:6
6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.