Zephaniah 2:4-6

Esperanto(i) 4 CXar Gaza estos forlasita, Asxkelon estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita. 5 Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto. 6 La apudmara regiono estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.