Zechariah 14:9-11

Esperanto(i) 9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola. 10 La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj. 11 Kaj oni logxos en gxi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia dangxero.