Zechariah 14:17-19

Esperanto(i) 17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de lauxboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj.