Esperanto(i)
7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;
8 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.
9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;
10 kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
11 cxar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi min mortigis.
12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.