Romans 11:17-24

Esperanto(i) 17 Sed se kelkaj el la brancxoj derompigxis, kaj vi, estante sovagxa olivarbo, engreftigxis inter ili kaj farigxis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18 ne fieru super la brancxoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19 Vi do diros:Brancxoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21 cxar se Dio ne indulgis la naturajn brancxojn, Li ankaux vin ne indulgos. 22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio:al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaux detrancxigxos. 23 Kaj ili ankaux, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas reengrefti ilin. 24 CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?