Romans 10:14-18

Esperanto(i) 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto? 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono! 16 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. CXar Jesuo diris:Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis? 17 La fido venas do per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo. 18 Sed mi diras:CXu ili ne auxdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.