Revelation 8:3-5

Esperanto(i) 3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono. 4 Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo. 5 Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.