Revelation 4:4-6

Esperanto(i) 4 Kaj cxirkaux la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn. 5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; 6 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.