Revelation 17:1-6

Esperanto(i) 1 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco. 3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. 4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco, 5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO. 6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.