Psalms 86

Esperanto(i) 1 Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa. 2 Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin. 3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon. 4 GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon. 5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas. 6 Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego. 7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min. 8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj. 9 CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon. 10 CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio. 11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo. 12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne. 13 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol. 14 Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si. 15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino. 17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.