Esperanto(i)
14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo;
16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico;
19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?
21 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael;
22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;
24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.
25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.
26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
28 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.