Esperanto(i)
3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,
4 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.
5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?
6 Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
7 Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
8 Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.