Psalms 31

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min. 2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min. 3 CXar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min. 4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraux mi; CXar Vi estas mia fortikajxo. 5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. 6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon. 7 Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo, 8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. 9 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. 10 CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis. 11 Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi. 12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo. 13 CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon. 14 Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio. 15 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj. 16 Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco. 17 Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol. 18 Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo. 19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas! 20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj. 21 Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo. 22 Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi. 23 Amu la Eternulon, cxiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas suficxege al tiuj, kiuj agas malhumile. 24 Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!