Psalms 24:7-10

Esperanto(i) 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.