Psalms 21

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas! 2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela. 3 Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro. 4 Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne. 5 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin. 6 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo. 7 CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. 8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos. 10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj. 11 CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi. 12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn. 13 Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.