Psalms 139

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias. 5 De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro: 10 Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto: 12 Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo. 13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis. 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.