Psalms 115

Esperanto(i) 1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron. 16 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!