Psalms 107:1-43

Esperanto(i) 1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco: 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro. 4 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis; 5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis. 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata. 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 9 CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo. 10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; 11 CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo. 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 16 CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. 23 Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj, 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo. 25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn: 26 Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero; 27 Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas. 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. 29 Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis. 30 Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj. 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu. 33 Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon; 34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj. 35 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili. 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero, 40 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn. 42 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon. 43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.