Psalms 106:25-48

Esperanto(i) 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo. 26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn. 28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio. 30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne. 32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo. 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro. 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!