Psalms 105:36-41

Esperanto(i) 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili. 39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.