Esperanto(i)
5 Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos.
6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;
7 De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas.
8 GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.
9 Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron.