Psalms 104:24-28

Esperanto(i) 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj. 25 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj; 26 Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu. 27 CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo.