Psalms 104:20-24

Esperanto(i) 20 Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj; 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon. 22 Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj. 23 Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero. 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.