Proverbs 7:10-27

Esperanto(i) 10 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro. 11 Bruema kaj vagema; SXiaj piedoj ne logxas en sxia domo. 12 Jen sxi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud cxiu angulo sxi embuskas. 13 Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li: 14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson. 15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo. 19 CXar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. 21 SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris. 22 Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno; 23 GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon. 24 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Atentu la vortojn de mia busxo. 25 Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo; 26 CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj. 27 SXia domo estas vojoj al SXeol, Kiuj kondukas malsupren al la cxambroj de la morto.