Esperanto(i)
6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.
7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.
9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?
10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.