Proverbs 24

Esperanto(i) 1 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili; 2 CXar ilia koro pensas pri perfortajxo, Kaj ilia busxo parolas malbonajxon. 3 Per sagxo konstruigxas domo, Kaj per prudento gxi fortikigxas; 4 Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla. 5 Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca. 6 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj. 7 Tro alta estas la sagxo por malsagxulo; CXe la pordego li ne malfermos sian busxon. 8 Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo. 9 Malico de malsagxulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenajxo por homo. 10 Se vi montrigxis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda. 11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. 12 Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj. 13 Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo; 14 Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. 15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraux la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon; 16 CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos; Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo. 17 Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu; 18 CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron. 19 Ne koleru kontraux malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn; 20 CXar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingigxos. 21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu. 22 CXar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux? 23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone. 24 Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. 25 Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas, Kaj sur ilin venos bona beno. 26 Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj. 27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon. 28 Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo; CXu vi trompus per via busxo? 29 Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li; Mi redonos al la homo laux lia faro. 30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo; 31 Kaj jen cxie elkreskis urtiko, CXio estas kovrita de dornoj, Kaj la sxtona muro estas detruita. 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: 33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; 34 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.