Proverbs 13

Esperanto(i) 1 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon. 2 La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas. 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas. 5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6 La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. 7 Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon. 8 Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon. 9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos. 10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon. 11 Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas. 12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13 Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14 Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 15 Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16 CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon. 17 Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas. 18 Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono. 20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron. 21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo. 23 Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas. 25 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.