Proverbs 12

Esperanto(i) 1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas. 7 La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. 8 Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita. 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano. 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo. 12 Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. 13 Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. 14 Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15 La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon. 16 Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon. 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon. 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas. 19 Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento. 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo. 21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. 22 Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li. 23 Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon. 24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon. 25 Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas. 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27 Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon. 28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.