Proverbs 1

Esperanto(i) 1 Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael: 2 Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon. 5 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, 6 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn. 7 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas. 8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino; 9 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo. 10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin. 11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn; 12 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo; 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon. 17 CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. 19 Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto. 20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj; 21 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn. 22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. 24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn: 31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj. 32 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.