Philippians 3:1-4:23

Esperanto(i) 1 Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga. 2 Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj; 3 cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno; 4 kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive; 5 cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la legxon, Fariseo; 6 rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa. 7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; 10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto, 11 se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj. 12 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. 13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, 14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo. 15 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi; 16 sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu. 17 Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. 18 CXar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; 19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn. 20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti. 4 1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj. 2 Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro. 3 Kaj mi petegas vin ankaux, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo. 4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju. 5 Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima. 6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo. 8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu. 9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi. 10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. 11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. 13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. 14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. 15 Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; 16 cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. 17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito. 18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio. 19 Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo. 20 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen. 21 Salutu cxiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. 22 CXiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro. 23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.