Numbers 34:2-18

Esperanto(i) 2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj. 3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor; 8 de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda. 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam; 11 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe. 13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo; 14 cxar la tribo de la Rubenidoj laux iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laux iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton; 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan, oriente, sur la flanko de sunlevigxo. 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando.