Numbers 32:20-28

Esperanto(i) 20 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo. 23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo. 25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead; 27 sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras. 28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;