Esperanto(i)
10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;
11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;
13 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.
14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
15 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.