Numbers 1:2-16

Esperanto(i) 2 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj familioj, laux iliaj patrodomoj, laux la nombro de la nomoj de cxiuj virseksuloj lauxkape. 3 De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj tauxgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj tacxmentoj, vi kaj Aaron. 4 Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo. 5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de SXedeur; 6 de Simeon, SXelumiel, filo de Curisxadaj; 7 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab; 8 de Isahxar, Netanel, filo de Cuar; 9 de Zebulun, Eliab, filo de HXelon; 10 de la filoj de Jozef:de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur; 11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; 12 de Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj; 13 de Asxer, Pagiel, filo de Ohxran; 14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; 15 de Naftali, Ahxira, filo de Enan. 16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de Izrael.