Numbers 14:22-30

Esperanto(i) 22 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin. 25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Rugxa Maro. 26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 27 GXis kiam cxi tiu malbona komunumo murmuros kontraux Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux Mi, Mi auxdis. 28 Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en cxi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraux Mi, 30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.