Nehemiah 13:23-27

Esperanto(i) 23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo. 25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem. 26 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?