Matthew 9:27-31

Esperanto(i) 27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David. 28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro. 29 Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido. 30 Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.