Matthew 26:1-27

Esperanto(i) 1 Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj: 2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita. 3 Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas; 4 kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. 5 Sed ili diris:Ne dum la festo, por ke ne levigxu tumulto cxe la popolo. 6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo. 8 Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj. 10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi. 11 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas. 12 CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi. 14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, 15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin. 17 Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon? 18 Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj. 19 Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. 20 Kaj kiam vesperigxis, li sidis cxe mangxo kun la dek du discxiploj; 21 kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22 Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi? 23 Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris. 26 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;