Matthew 23:32-35

Esperanto(i) 32 Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. 33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena? 34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.