Matthew 22:42-45

Esperanto(i) 42 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David. 43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante: 44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?